May 14th, 2004

Soleca tago

Hodiaŭ 13.5.04 mi pasigis la tagon sole. Tio estas ĉiujaŭde mi normale pasigas la tagon kun amikino ĉe la universitato. Dum normala jaŭda tago mi havas du kursojn kun amikino kiuj havas ankaŭ la samajn du kursojn, kaj inter la du kursoj estas unu horo paŭzo dum kiu ni kutime manĝas kune ĉe la sama ĉiuĵauda ofte-vizita vjetnama manĝejo. Ŝi ne ĉeestis la lernejon hodiaŭ. Mi sentis pro nia tradicio, mi tute ne povas manĝi tie sen ŝi ĉar tiu loko apartenas al ni ambaŭ, kaj mi senkiale timis eble la propriulo demandus al mi kie estas mia amikino. Ĉar ĉiuj kiuj laboras tie konas nin bone. t.e. mi pasigis la unu horan paŭzon sole. Mi promenis tra la proksimejo kaj ekvidis ke estas uzitaj libraj vendejo. Ĉar mi havas obsedo kun libroj mi tuj eniris kaj tuj demandis al la laboranta viro, "kie estas la fremda-lingvo sekcio?" li kondukis min al tiu sekcio, la unua libro kiu ekkaptis mian atenton estis unu tuta germana lingva kurso "Just Listen 'n Learn German Plus" ĝi enhavas tri kasetojn el kiuj nur unu de la pakumo estis ŝirita malferma, kaj la libro en tiu tuta libra kurso estis kvauzaŭ novega kaj neniam uzita, la dua libro kiun mi aĉetis , feliĉigis min kiam mi ekvidis ĝin. estas la sama libro kiun mi antaŭe konis "Teach Yourself Esperanto" mi konas tiun libron ekde mia ekkonatiĝo kun Esperanto. Mi antaŭe ofte prunteprenis tiun libron el la biblioteko, sed hodiaŭ mi aĉetis ĝin, Nur kostis $3.69 kun imposto. Ĝi estas mia unua propra libro en Esperanto. T.e. bedaŭrinda afero ĉar mi havas multajn aliajn fremdajn librojn sed neniu en esperanto ĝis hodiaŭ. Mi lernis Esperanton per malnovegaj libroj kiujn mi akcidente trovis en la librejo; antaŭe tiam kiam mi ekkomencis lerni Esperanto , mi ankoraŭ ne havis la interreton. Mi ankoraŭ opinias ke plibonas havi verajn librojn antaŭ vi ol la komputilo por helpi vin lerni Esperanton. Kompreneble la interreto estas utila kaj oportuna por pratiki Esperanton, por konatiĝi kun alia Esperantistoj, kaj por disvastigi nian lingvon. sed mi laumiaopinie preferas libron ol la komputilon por lerni iujn ajn lingvojn. Mi pruntedonos la libron "Teach Yourself Esperanto" al amiko kiun mi konvinkis lerni Esperanton. Espereble ĝi multe helpos lin.



HO VE!

Mi preskaŭ forgesis rakonti pri la cetera parto de la tago. Ĉar mi senpense elspezis mian mono aĉetante librojn. Mi forgesis ŝpari monon por manĝaĵo. Post la aĉeto de libroj, mi nur havis 3 dolarojn, tio kaŭzigis min iri manĝi en Jack in the Box. Mi nur frandis ian kokinan sandviĉon. poste mi malsatiĝis ĉar mi ne multe manĝis. Kompatinda Mi! mi estis Malsatiganta! sed miaj nove-aĉetitaj libroj satigis min per feliĉeco. kiel bongusta estas la esperanta libro!


Kaj mi pasigis la tagon tute sole. mi sentis min libere, havi la eblecon ĝui la tagon kaj fari tion kion mi volis.


Bonan Nokton!

Denny's

Hieraŭ post mi eliris el la lernejo kaj alvenis hejmen, patro mia diris al mi ke iu amiko telefonis kaj trovis min. Do, kompreneble mi retelefonis tiun amikon. Tiu amiko kun alia amikino venis kaj veturigis nin al "Denny's". hehe. Tie ni manĝis kaj havis longan amuzan babildon. Temis pri multaj aferoj el la ĉiutaga vivo. ekz. la lernejo, la laboro, la amo, la koramikeco, kaj la plej amata/malamata temo, la seksa vivo. Post mi manĝegis ĉion, ni revenis hejmen al la domo de amikino. Ni rigardis kelkajn filmojn kaj babiladis multe. hmm Mi havas malbonan kvalitan foton de ni, t.e. Mi kaj amikino, fare de poŝtelefoneto




"Mi kaj Amikino"


Ĉu plaĉas al vi mia malbona kvalita foto? Espereble jes!

Ĝis!
  • Current Music
    Sertab Erener - Güle Güle