knaboj_neploras (knaboj_neploras) wrote,
knaboj_neploras
knaboj_neploras

  • Mood:
  • Music:

la gusto de la nokto

je la 22an de majo estis la unua fojo kiam mi manĝis baratan/(hindian) manĝaĵon. Ĝi ja estis ege bongusta! kaj mi pasigis la tutan tagon kaj nokton kun mia bona amiko "justin". je la 23an mi iris kun amiko kiu nomiĝas phillip al geja fiero parado/ festivalo. Kiam la nokto alvenis mi pensis al mi mem, "mi havas festeman guston en la buŝo" ne ne . mi ne volas diri "ĉuro" mi volas diri , la gusto de biero, fumo, sekso, narkotaĵo, sekaĵo, ktp. Kelkaj el la personoj tie kiuj kuniris kun ni uzis "speciala k" ( ketamino ) sed ne mi. Mi efektive ne scias kion faras ketamino al la korpo ĉar mi neniam provis ĝin kaj mi ne volus. Ni ĉiuj forte dancegis ĉe la ejo kie ludiĝis laŭtega eletronika muziko. Ni dancadis kvazaŭ la morgaŭa tago neniam alvenus. Kaj post tio ni iris manĝi ĉe ia multkosta ĉina restoracio. hmm



antaŭnelonge mi ofte skribas pri manĝaĵo. Mi kaj amiko antaŭ unu semajno kune decidis ke ni volas manĝi manĝaĵojn el multaj kulturoj/landoj. Mi esperas ke mi ne baldaŭ dikiĝu.



hodiaŭ dum la vespero mi iros norden kun du amikoj al morokan manĝejo "Babuŝ" ( ankaŭ estos mia unua fojo manĝi morokan mangaĵon ) unu el ili estas surda kaj tial, mi havos la okazon praktiki gestan lingvon. Kompreneble la vespero estos plezurplena! plena per bona sed silenta konversacio kaj per bongusta manĝaĵo.
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 4 comments