knaboj_neploras ([info]knaboj_neploras) wrote,
@ 2005-09-18 00:32:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current mood: simpla
Current music:Gyllene Tider - När vi två blir en

Ho Merdo!
Mi devas konfesi ke mi ofte pri ĉio pensas kiam mi sidiĝas sur la tualeto ( se mi ne legas ).


Jen mi, bele sidanta sur la tualeto.


Kaj jen la dolĉa merdo.

Hehe. Nu, mi ne intencis ĵeti la dolĉaĵojn for, ĉar kompreneble mi manĝus ilin tute. Sed mi ĵetis ilin , ne pensante, en la tualeton pro tiuj etaj negraj eroj. Ĉu vi vidas ilin en la bildo? Nu, origine la dolĉaĵoj estis sur mia tablo, sed formikaro venis kaj ekmanĝis, do mi devis rapide agi kaj tion faris. Ofte estas formikoj en mia ĉambro ĉar mi manĝas tie ofte. Mia panjo ĉiam en la kmera diras ke, la formikoj volas "ribeli kaj militi kontraŭ" mi. Mi devis foti tion ĉar mi pensis ke tia vido estas stranga vido. Bongusta, ĉu ne!?


Ĉar mi havas propran necesejon, mi kredas ke, la necesejo estas la plej pacema kaj trankvila ejo en nia domo.

Kiam vi estas sur la tualeto, kion vi faras? ( t.e. krom merdi aŭ pisi, kompreneble ) Ĉu vi legas? kantas? fajfas eble? Haha. Respondu, kaj mi donos al vi kekson.

:-D Ĉion Bonan!!



(Post a new comment)


(Anonymous)
2005-09-18 08:02 am UTC (link)
You bother me, severely. ::pukes::

(Reply to this)


[info]junas
2005-09-18 01:20 pm UTC (link)
Kun tiaj filozofiaj pensoj - bonvenon al udaff.com ;-)

Tamen estas ghuo legi vin tie chi denove! La mesagho igis mian humoron ech pli bona, dank' al Stellar =)

(Reply to this)


[info]aindreas
2005-09-18 07:16 pm UTC (link)
Mi kantas en la banejo … kvankam ĉie mi kantas, sed en la banejo mi kantas pli laŭte. :-)

(Reply to this)


[info]felicx
2005-09-19 05:44 pm UTC (link)
Mi ankaŭ ofte pensas sur necesejo, sed pli bonajn ideojn mi fakte havas dum dentobrosado :-)

(Reply to this)


[info]junas
2005-10-29 05:07 am UTC (link)
[info]2_0_1_2

(Reply to this)


[info]rdespradel
2005-11-13 01:59 am UTC (link)
Tualeteje, mi ofte legas kiam mi fekas kaj de temp'al tempo kantas kiam mi banas min.

(Reply to this)

tualetejo ? Kion faras...
(Anonymous)
2005-12-04 05:09 pm UTC (link)
Kiel eble plej ofte, nepre malŝaltas lumon...Pensetas, sonĝetas...umadas. Vagas la cerbo ie ajn.. Aŭ : Ĉu libro aŭ revuo ? ĉu cerbo sufiĉe vekita, energiplena... foliumi...Tie restadi sufiĉe se eblas, for de infanaj krioj kaj plendoj.
Ĝis.

(Reply to this)

merdon ! mi forgesis la poŝtadreson...
(Anonymous)
2005-12-04 05:15 pm UTC (link)
... Krom umadi aŭ legeti, aŭ sidi senlume...kiel ĵuse skribis sennome...eble pensetas pri la skribota teksto en mia blogo... (franclingva) http://monfoutoir.overblog.com ...

(Reply to this)

Fek! mia memoro enmerdiĝis
(Anonymous)
2006-03-18 08:54 pm UTC (link)
Eh ! Mi nun ekkonscias legante la komentojn, ... Jen tio tre similas mian propran sintenon...strange.. ĉu do... Kaj... Jes.. MI tion entajpis!! Mi estas tiu umanto, duonpensanto.. Efektive.. La adreso miafatrasujo.overblog.com!!! (monfoutoir)

Tio okazis antaŭ tiom malmulta tempo.. nur 3 monatoj.. perdita for en kapo..
Kion faras : pensas pri tiu malsano kiu igis min epilepsia kaj amnezia en la jaro 2002a.

Jen kio estas vundita memorkapablo!! (pri ĝi mi skribis "mi estas marsano", atingebla per verdulo.new.fr)
Mi revenis al vi, de ligo al ligo, dank'al Hirose Sinĵi kiun mi konas jam de preskaŭ tridek jaroj . Li estas jam delonga bloganto : Tiam li blogis papere. lia "letero de nedecidemulo" iĝis "neperiodaĵo"!! Vi, legantoj, vizitu lian neperiodaĵon..

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…