| knaboj_neploras ( @ 2005-06-14 19:50:00 |
| Current mood: | |
| Current music: | Les Sans Culottes - Allo Allo |
Gravedaj Fiŝoj?!
Venu! Venu! Amikoj Miaj.
Hodiaŭ Ni vidos variajn aĵojn. Ni vidos Min en mia ĉambro, kaktaron, fiŝaron sur la sablo inter multaj aliaj aĵoj.
Saluton !! Jen mi, en mia ĉambro, kelkaj minutoj post la meznokto.
Mi ĵus pretigis min por iri al la plaĝo en la fruaj horoj de la mateno. (kaj ĉi-tiufoje neniu seksumado sur la plaĝo hehe)
๋Jen la bela kaktaro!
Apud la parkejo kie ni parkis, estas bela kaktaro kaj tial mi fotis ĝin. Mia kuzo vidante tion. Li subite demandis al mi "Ĉu vi ĵus fotis la muron" lia vidpovo ne estas tutklara kaj li ne povas vidi multe.
Apud la enirejo estas palisaro, kiu jam ne forte staras.
Mi supozas ke la vento tro forte blovadis.
Perdita ŝuo
Marŝante tra la strando, apud la akvo, iu perdis sian ŝuon. Mi scivolas kiel tio okazis. Mi neniam perdis ion ĉe la plaĝo eble nur mian intelekton kiam ebria.
Hooo! Finfine! La longe-atenditaj gravedaj fiŝoj.
Ili venas kiam estas plenluno kaj novluno por ensabligi ovojn. Post 10 tagoj pli-malpli la ovoj iĝos fiŝidoj! Nova vivo. Kia bela Miraklo! Ĉu ne?! Eble, Ĉar krom tio, estas multaj personoj ĉe la plaĝo kaj ili mankaptas gravedajn fiŝojn por manĝi. Hooo bela ĉu ne?! Ne vere. Imagu! Vi estas fiŝo kaj nur volas ensabligi viajn estontajn idojn. (Esperanto ne bezonas Idon hehe) kaj subite iu venas kaj kaptas vin kaj baldaŭ vi manĝiĝos Ho kia vivo! hehe Sed tiel estas la vivo. Oni vivas kaj mortas.
Bela Birdo
Parolante pri morti, Mia fratino kaj mi piediris pli malproksimen kaj trovis birdon, Ŝi eĉ preskaŭ hazarde piedpremis ĝin. Kompatinda Birdo. Ĝi estas senviva. Kiel ĝi mortis?
Mi vere sencele tajpas. Mi nur volis montri kelkajn fotojn. Esperas ke vi ĉiuj fartu bone kaj ĝoju legi mian blogon. :-D!
Jen [mal]Belega Mi denove. Mi ĉe la plaĝo, memkompreneble. Ne estas la plej bona bildo, sed ĝi sufiĉe bonas. Nun mi adiaŭas la plaĝon kaj Vin! Ĝis!
Ĝis Baldaŭ Amikoj!. <3 Leo
Ho jes mi preskaŭ forgesis. Mi havas novan ulon en mia vivo :-D!!!