?

Log in

User Profile
Friends
Calendar
knabo el la ĉielo

Below are the 10 most recent journal entries.

[ << Previous 10 ]

 

 
  2006.03.22  16.45
Pensu!

La malriĉuloj havas ĝin.
La riĉuloj bezonas ĝin.
Kaj se vi manĝas ĝin, vi mortos.
Kio ĝi estas?

 
 

(11 komento | komentu)



 
  2006.02.09  16.20
Fizika konflikto estas malŝparo de karno.

Nur alia tago en mia vivo,
dumtage,
kie la suno brilas oranĝkolore.
Pro falantaj cindreroj,
kie fajro bruladas.

Mia frato demandis "Kio okazis ekstere?,
ŝajnas ke la fino de la mondo baldaŭ alvenos, se ne jam."



Fizika konflikto estas malŝparo de karno.



Mood: alimonda
 
 

(komentu)



 
  2005.11.27  01.25
io interesa

Antaŭnelonge vere mankas al mi ideoj pri kio mi skribu. Do, mi nur montros kelkajn bildojn.



Jen noktiĝo de mia balkono.


Jen amikino kaj mi , vere ebriaj kaj malbelegaj tamen feliĉaj.


Kaj jen la brako, mi desegnis ĝin plume ĉar mankis al mi io pli bona fari. Se vi ne povas legi ĝin, la vorto diras "kantu" do kantu jam!

Plaĉas al mi kanti kvankam mi ne bone kantas.

Ĉu plaĉas al vi kanti? kiu(j)n kanto(j)n?

Ĝis.



Mood: necerta
 
 

(21 komento | komentu)



 
  2005.11.09  17.49
Pluva Tago




Mi fotis tiun bildon starante sur mia balkono.


Hodiaŭ komencis pluveti. Mi scivolas kien forflugas la birdoj tiam kiam pluvas.



Mood: bona
 
 

(5 komento | komentu)



 
  2005.09.18  00.32
Ho Merdo!

Mi devas konfesi ke mi ofte pri ĉio pensas kiam mi sidiĝas sur la tualeto ( se mi ne legas ).


Jen mi, bele sidanta sur la tualeto.


Kaj jen la dolĉa merdo.

Hehe. Nu, mi ne intencis ĵeti la dolĉaĵojn for, ĉar kompreneble mi manĝus ilin tute. Sed mi ĵetis ilin , ne pensante, en la tualeton pro tiuj etaj negraj eroj. Ĉu vi vidas ilin en la bildo? Nu, origine la dolĉaĵoj estis sur mia tablo, sed formikaro venis kaj ekmanĝis, do mi devis rapide agi kaj tion faris. Ofte estas formikoj en mia ĉambro ĉar mi manĝas tie ofte. Mia panjo ĉiam en la kmera diras ke, la formikoj volas "ribeli kaj militi kontraŭ" mi. Mi devis foti tion ĉar mi pensis ke tia vido estas stranga vido. Bongusta, ĉu ne!?


Ĉar mi havas propran necesejon, mi kredas ke, la necesejo estas la plej pacema kaj trankvila ejo en nia domo.

Kiam vi estas sur la tualeto, kion vi faras? ( t.e. krom merdi aŭ pisi, kompreneble ) Ĉu vi legas? kantas? fajfas eble? Haha. Respondu, kaj mi donos al vi kekson.

:-D Ĉion Bonan!!



Mood: simpla
 
 

(10 komento | komentu)



 
  2005.06.14  19.50
Gravedaj Fiŝoj?!

Venu! Venu! Amikoj Miaj.
Hodiaŭ Ni vidos variajn aĵojn. Ni vidos Min en mia ĉambro, kaktaron, fiŝaron sur la sablo inter multaj aliaj aĵoj.

Saluton!
Saluton !! Jen mi, en mia ĉambro, kelkaj minutoj post la meznokto.

Mi ĵus pretigis min por iri al la plaĝo en la fruaj horoj de la mateno. (kaj ĉi-tiufoje neniu seksumado sur la plaĝo hehe)

Kaktaro
๋Jen la bela kaktaro!
Apud la parkejo kie ni parkis, estas bela kaktaro kaj tial mi fotis ĝin. Mia kuzo vidante tion. Li subite demandis al mi "Ĉu vi ĵus fotis la muron" lia vidpovo ne estas tutklara kaj li ne povas vidi multe.

Palisaro
Apud la enirejo estas palisaro, kiu jam ne forte staras.
Mi supozas ke la vento tro forte blovadis.

Perdita ŝuo
Perdita ŝuo
Marŝante tra la strando, apud la akvo, iu perdis sian ŝuon. Mi scivolas kiel tio okazis. Mi neniam perdis ion ĉe la plaĝo eble nur mian intelekton kiam ebria.

gravedaj fiŝoj
Hooo! Finfine! La longe-atenditaj gravedaj fiŝoj.
Ili venas kiam estas plenluno kaj novluno por ensabligi ovojn. Post 10 tagoj pli-malpli la ovoj iĝos fiŝidoj! Nova vivo. Kia bela Miraklo! Ĉu ne?! Eble, Ĉar krom tio, estas multaj personoj ĉe la plaĝo kaj ili mankaptas gravedajn fiŝojn por manĝi. Hooo bela ĉu ne?! Ne vere. Imagu! Vi estas fiŝo kaj nur volas ensabligi viajn estontajn idojn. (Esperanto ne bezonas Idon hehe) kaj subite iu venas kaj kaptas vin kaj baldaŭ vi manĝiĝos Ho kia vivo! hehe Sed tiel estas la vivo. Oni vivas kaj mortas.

Image hosted by Photobucket.com
Bela Birdo
Parolante pri morti, Mia fratino kaj mi piediris pli malproksimen kaj trovis birdon, Ŝi eĉ preskaŭ hazarde piedpremis ĝin. Kompatinda Birdo. Ĝi estas senviva. Kiel ĝi mortis?


Mi vere sencele tajpas. Mi nur volis montri kelkajn fotojn. Esperas ke vi ĉiuj fartu bone kaj ĝoju legi mian blogon. :-D!

Belega Mi
Jen [mal]Belega Mi denove. Mi ĉe la plaĝo, memkompreneble. Ne estas la plej bona bildo, sed ĝi sufiĉe bonas. Nun mi adiaŭas la plaĝon kaj Vin! Ĝis!

Ĝis Baldaŭ Amikoj!. <3 Leo

Ho jes mi preskaŭ forgesis. Mi havas novan ulon en mia vivo :-D!!!



Mood: Kontentega :-D
 
 

(12 komento | komentu)



 
  2005.05.11  21.24
Fotoj

Mi ne sentas min bone.
Kaj Mi vomegis.









Ne miaj plej bonaj fotoj. Ĉu vi konsentas?



Mood: malsana
 
 

(18 komento | komentu)



 
  2005.04.09  00.05
La voĉoj de la gedioj venas per la vento

Estas meznokto nun kaj mi malfermis la pordojn kaj la fenestrojn por ke la vento envenu mian domon. Forta vento ĉiam donas al mi bonan senton. Ĝi kunportas la novaĵojn kaj forigas la malnovaĵojn. Aŭskultu! Ĝi flustras. Ĉu vi aŭdas ĝin?

 
 

(5 komento | komentu)



 
  2005.03.20  18.37
Ĝi doloregas

OW

Mi antaŭenelonge vundiĝis per rompitaj glaseroj.



Mood: plorema
 
 

(9 komento | komentu)



 
  2005.03.20  18.35


Hej! Mi jam ne vere scias pri kio mi skribu, ĉar momente ne estas io menciinda en la vivo.



Mood: feliĉa
 
 

(komentu)



[ << Previous 10 ]